intestazione
Home page

Blogo

8 luglio 2017 --- la 8-an de julio 2017

Liu Xiaozhe

Kial oni ne lernas Esperanton?




La plej multaj homoj trovas Esperanton neinteresa. Ne indas trudadi la lingvon al tiuj, kiuj ne volas aŭdi pri ĝi. Prefere ol propagandi, indas mem lerni la lingvon bone kaj uzi ĝin en internaciaj kontaktoj, skribas Liu Xiaozhe.

--ooOoo--


Komencantoj de Esperanto ofte fervore propagandas tiun lingvon al ĉirkaŭaj homoj.
Ili sentas, ke tiu magia lingvo por ili malfermis la pordon al la mondo. Do ili esperas, ke ĉiuj aliaj homoj ĝuos tiun raraĵon.

Sed tre ofte ili ankaŭ senesperiĝas.

Oni trovas, ke multaj informitoj, eksciinte pri la ekzisto de la internacia lingvo, nur surpriziĝas pri la artefareblo de homa lingvo, sed ili tuj forgesas ĝin turninte la atenton al alia afero. Iuj scivolaj forlasas la lernadon post nur kelkaj lecionoj.

La komencanto denove estas la sola lernanto en la loko.

Kial? Kial oni ne varme brakumas tiun bonan lingvon kun bela interna ideo?
Kial ilin ne interesas tiu lingvo, kiu povas forigi la lingvan baron en la internacia komunikado?

La kaŭzo fakte estas simpla: multaj homoj tute ne interesiĝas pri la lingva problemo! Por ili, krom sia gepatra lingvo, la aliaj lingvoj, per kiuj oni povas interflui kun nesamlingvaj homoj, estas tute superfluaj kaj nenecesaj!

La amatoroj kaj interesatoj de iu afero inklinas opinii, ke ilia celitaĵo estas la plej grava afero. Multaj subtenantoj de Esperanto ne konscias, ke por aliaj homoj estas aliaj pli gravaj aferoj ol la lingva problemo.
Jes, Esperanto alportas al vi ĝojon kaj ĝuon, sed multaj homoj ankoraŭ baraktas por la manĝaĵo kaj vestoj, do ili ne havas tempon kaj energion pripensi la bezonon je spirito.
Jes, lokaj esperantistoj multe helpas vin dum via vojaĝo en aliaj landoj, sed multaj homoj eĉ neniam foriras el siaj naskiĝaj vilaĝo aŭ urbo.
Jes, per Esperanto vi povas konatiĝi kaj interflui kun homoj en diversaj landoj, sed multaj homoj kontaktas aliajn nur en la ĉiutagaj vivo kaj laboro, ne havante aliajn konatojn eĉ en sia urbo.
Jes, per Esperanto vi povas legi informojn el diversaj partoj de la mondo, sed multaj homoj ne povas aŭ ne volas legi ĵurnalon eĉ en sia nacia lingvo.
Jes, Esperanto estas lingvo kun bela ideo, kaj partopreni en la Esperanta movado estas kontribuo al pli bela mondo. Sed multaj homoj opinias, ke estas multaj aliaj aferoj pli gravaj ol la lingva problemo en la mondo, ekzemple, malriĉo, malsato, medio, akva riĉfonto, klimato, homaj rajtoj, ktp..

Iuj homoj ne lernas Esperanton, ĉar ili neniam aŭdis pri ĝi. Sed plejparto de homoj ne havas intereson al Esperanto, eĉ jam detale informite pri tiu lingvo!
Ĉiuj havas propran intereson. Altrudi la sian al alia estas ne-efike kaj ofte malŝatate. Estas tute normale, ke oni ne interesiĝas ĉe Esperanto kaj ne lernas ĝin.

Do, kion ni faru? Ĉu ni ĉesu propagandi Esperanton al aliaj homoj?

Propagandado nepre estas farinda laboro, kiu povas varbi latentajn lernantojn. Sed se oni ne interesiĝas pri nia lingvo, ni ne daŭrigu proponi ĝin al ili. Kaj ni ne tro senesperiĝu. Ĉar ne ekzistas afero, kiu povas altiri ĉiujn homojn. Sufiĉas, ke ĉirkaŭaj homoj sciu pri Esperanto, kaj ili mem elektu ĉu lerni aŭ ne.

Fakte, estas pli efika rimedo propagandi la lingvon Esperanto, nome, ni mem lernu kaj uzu ĝin en la internaciaj kontaktoj. Vidinte, ke Esperanto estas utila, la veraj interesatoj lernos ĝin. Ni influu aliajn homojn per nia agado, sed ne per senĉesaj ripetitaj vortoj. Kiel oni admonas iujn religi-anojn: ne nur deklaru vian religion paca, sed ankaŭ agu pace!

Liu Xiaozhe

Fonto: "Libera Folio"





08-07-2017 | Skribu vian komenton | Revenu al la indekso


Nessun commento per questo articolo / Neniu komento por ĉi tiu artikolo

Scrivi il tuo commento / Skribu vian komenton

bl_form

Tutti i campi sono obbligatori / Ĉiuj kadroj estas devigaj

Nome e Cognome:

eMail:

Commento:

Per favore rispondi a questa domanda: / Bonvolu respondi la jenan demandon:

3 + 9 = ?

 

Piedo
top
Il Pensiero sociale