intestazione
Home page

Blogo

4 giugno 2017 --- la 4-an de junio 2017

KIMURA Goro Christoph

Kiel Esperanton en Orienta Azio instrui?



Pri la aŭtoro.

KIMURA Goro Christoph (nask. 1974) estas ekde 2012 profesoro pri la germana kaj eŭropaj studoj ĉe la Fakultato por Fremdaj Lingvoj kaj Studoj de Sophia-Universitato en Tokio. Tie li instruas pri la germanaj lingvo kaj socio, eŭropa lingvopolitiko kaj internaciaj rilatoj. Krome li instrui/as la germanan lingvon kaj socilingvistikon ĉe diversaj japanaj universitatoj. Detala bibliografio ĝis 2012 (kun Esperantlingvaj tradukoj de titoloj) troviĝas en Informilo por Interlingvistoj, n-ro 84-85 (1-2/ 2013). En la lastaj jaroj li okupiĝis pri komparo de Esperanto kun aliaj lingvoj el socilingvistika vidpunkto.

--ooOoo--


Saluton. Mi nomiĝas KIMURA Goro Christoph. Hodiaŭ mi venis de Tokio kaj tre ĝojas, ke mi povas ĉeesti la seminarion. En la programo vi povas legi, ke tiu ĉi prelego estas „speciala prelego”. Fakte mi cerbumis, kio estas speciala pri mia prelego. Sed nun vidante ĉi tie viajn vizaĝojn, mi finfine komprenis. Multaj el vi ŝajnas aŭ estas pli spertaj ol mi. Nun mi komprenas, ke tiu ĉi prelego estas tre speciala en tiu senco, ĉar kutime prelegojn faras homoj, kiuj estas pli spertaj, al homoj, kiuj estas malpli spertaj. Sed nun ĉi tie ne-spertulo prelegas al spertuloj.
Sed interese, tio kongruas kun la enhavo de mia prelego. Nome la kerna mesaĝo de mia prelego estas, ke ĉe Esperanto-instruado oni lasu komencantojn aŭ ne-spertulojn libere esprimiĝi. Kaj instruistoj toleru tiujn esprimojn de malpli spertaj homoj, se ne temas pri klara eraro. Kaj mi eĉ intencas montri al vi, ke ankaŭ spertuloj povus lerni ion de ne-spertuloj. Do ni vidu, ĉu vi konsentas, kaj mi esperas, ke almenaŭ iuj partoj estos por vi instigaj aŭ inspiraj por instrui Esperanton.

1. Reagoj pri Esperanto en Orienta Azio
Reagoj de miaj studentoj

Kiel viaj lernantoj reagas, kiam ili eklernas Esperanton? Laŭ mia sperto, ofte oni surpriziĝas pri la reguleco de la lingvo. Ekz. unu studento mia skribis:
"Mi pro la fideleco de Esperanto al reguloj surpriziĝis. Tion mi ĝis nun en aliaj lingvoj ne spertis”.
Li antaŭe lernis la anglan, ĉinan kaj korean lingvojn, kaj en ĉiu lingvo kompreneble abundas esceptoj kaj neregulaj aferoj. Kaj ĉiu etna lingvo en la mondo kutime estas tia, ĉu ne? Do la reguleco estas tre kontentiga aspekto de Esperanto por lernantoj.

Aliflanke, tre ofte, tre tre ofte, mi renkontas opiniojn, kiel ekz.
"Mi sentis, ke Esperanto bazita estas sur eŭropaj lingvoj kiel la latina aŭ la angla. Por homoj, kiuj tiajn lingvojn ne uzas, Esperanton lerni malfacilas”.
Eble vi ankaŭ renkontis tiajn opiniojn, ĉu ne? Ekz. la uzo de la latina alfabeto jam estas problemo por multaj. Jam pro la literoj oni sentas psikan distancon al la lingvo. (Verŝajne ne imageble ĉe uzantoj de la latina alfabeto.)

Tipa kritiko al Esperanto
Venas ankaŭ akraj kritikoj, ke Esperanto estas tute eŭropa kaj ne taŭgas por azianoj. Iu konato mia skribis:
"Tiu, kiu propagandas, ke Esperanto estas neŭtrala lingvo kaj al neniu donus malavantaĝon, estas senhonta mensogulo. Certe Esperanto estas pli bona ol tio, ke ĉiuj terloĝantoj devas paroli la anglan imperiisman lingvon, sed ankaŭ Esperanto estas, kiel eŭropa lingvo, sufiĉe detruema kontraŭ ne-eŭropaj kulturoj samkiel eŭropaj imperiismaj lingvoj.”

Kion ni faru?
Do la demando estas, kion ni faru fronte al tia situacio. Ni en Orientazio havas pli malfacilajn kondiĉojn ol se oni instruas Esperanton en Eŭropo. En Eŭropo, mi jam spertis en Germanio, ke oni donas Esperantan tekston kaj studentoj diras: „Ha, mi komprenas, mi komprenas!”. Ĉar ili jam multajn vortojn konas. Tio ne eblas en Japanio. Eble kleraj homoj povas. Sed ne supozeblas, ke ordinaruloj povas tuj kapti la sencon de la teksto. Do kion ni faru?
Teorie ekzistas du ekstremaj pozicioj. Unu vaste trovebla sinteno estas „Simple Esperanton lasi kiel ĝi nun estas”. Laŭ tiu sinteno, Esperanto fakte estas eŭropdevena lingvo kaj ni devas simple akcepti la eŭropecon de la lingvo. Sed je alia ekstremo estas homoj, kiuj volas „ŝanĝi” Esperanton.
Laste mi vidis en korea Esperanta gazeto, ke iu profesoro faris novajn proponojn por „plibonigi” Esperanton. Aŭ estas homoj, kiuj mem ekkreas novan lingvon, kiu estu pli internacia ol Esperanto. Laŭ mia opinio, ambaŭ ekstremoj ne taŭgas. La unua sinteno tro pesimismas pri la evolukapablo de lingvo, kaj la dua sinteno tro optimismas pri intenca ŝanĝebleco de vivanta lingvo. Ambaŭ sintenoj ŝajnas al mi tro naivaj el socilingvistika vidpunkto.
Hodiaŭ mi volas pensi kun vi, ĉu ne ekzistas iu meza vojo, laŭ kiu ni povas iri kiel Esperanto-instruistoj en Orientazio.

Kia lingvo Esperanto estas?

Por trovi tiun mezan vojon, necesas konsciiĝi pri tio, kia lingvo estas Esperanto. Esperanto estas tre speciala lingvo inter la multaj lingvoj de la mondo. Do, kio estas speciala en Esperanto kiel lingvo? Kiusence Esperanto malsamas disde aliaj lingvoj?
Unue Esperanto ne estas „etna lingvo”. Pro tio ĝi havas kelkajn specialajn trajtojn. Due, Esperanto ne estas „fremda lingvo” por la lernantoj, mi pensas.
Oni kutime pensas, ke homoj havas „gepatran lingvon” kaj aliaj lingvoj estas „fremdaj lingvoj”. Sed Esperanto ne estas „fremda lingvo” por esperantistoj.
Kaj trie Esperanto ne estas eŭropa lingvo. Almenaŭ ĝi ne estas nur eŭropa lingvo. Se tiel, mi volas demandi nin, ĉu ni instruu Esperanton simile kiel etnan lingvon aŭ fremdan lingvon aŭ eŭropan lingvon? Ĉu nia aliro al Esperanto estu tia? Mi pensas, ke por instrui Esperanton oni pli bone havu alian aliron al tiu ĉi speciala lingvo. Jen ni trarigardu la ĵus menciitajn tri ecojn.

2. Esperanto ne estas "etna lingvo”

Ĉi-sube mi resumis la malsamecojn inter Esperanto kaj etnaj lingvoj. Kutime etnajn lingvojn oni lernas denaske. Mi povis observi, kiel mia filo kaj mia filino lernis la japanan lingvon denaske. Ili ĉiutage senenue ekzercis kaj ripetadis, kion aliaj homoj diris. Tiel ili lernis sian denaskan lingvon. Sed Esperanton malmultaj homoj lernas tiamaniere, dum la plej multaj el ni konscie faras tion post infanaĝo. Ĉu ĉi tie troviĝas iu, kiu lernis Esperanton jam kiel infano? Neniu? Tipa situacio inter instruistoj de Esperanto.

.........................................etnaj lingvoj......................................Esperanto
normalaj uzantoj.....denaske lernis la lingvon...........konscie lernis en post-infana aĝo
ĝustaj esprimoj.......ĝenerale uzataj (normo).............laŭregulaj (sistemo)

Sekve, en normalaj etnaj lingvoj la ĝusta lingvouzo estas tio, kion denaskuloj uzas. Profesie mi estas instruisto de la germana lingvo. Kaj pri la germana lingvo mi instruas tion, kion germanlingvanoj uzas. Tio estas la ĝusta germana lingvo. Sed en Esperanto ĝusta ne estas tio, kion denaskuloj diras, sed kio estas konforma al la reguloj. Ĝenerale en etnaj lingvoj, ĝustaj esprimoj estas ĝenerale uzataj esprimoj. Sed en Esperanto, ĝustaj esprimoj estas laŭregula lingvouzo. Tio estas la baza diferenco.

Kiel instruisto de la germana, se studentoj skribas iujn frazojn nekutimajn, utiligante la regulojn, kiujn mi al ili instruis, mi korektas la skribitaĵon dirante, „germanlingvanoj tiel ne esprimas sin” aŭ „kutime oni diras tiel”. En etnaj lingvoj, normoj estas specifaj formoj elektitaj el multaj eblecoj de la sistemo, kiuj estas vaste uzataj kaj pro tio rigardataj kiel ĝustaj.

Sed en Esperanto, principe ĉio, kion ebligas la lingva sistemo, estas Esperanto. La japana lingvisto TANAKA Kacuhiko skribis en libro pri Esperanto, ke „Infanoj certe Esperanton kun granda ĝojo lernas, ĉar ne ekzistas senkialaj normoj.” (Tanaka 2007, p.71).

Antaŭ kelkaj jaroj mi loĝis unu jaron kun mia familio en Germanio. Tiam miaj infanoj iris al germana lernejo kaj lernis la germanan lingvon. Mi rimarkis, ke ili lernas la germanan lingvon laŭ reguloj. Ekz. en la germana lingvo la pasintecon oni konstruas aldonante „-te” en la fino, kiel ekz. ich lerne (mi lernas) – ich lernte (mi lernis). Sed estas multaj verboj ne-regulaj.
Ekz. la pasinteca formo de „ich gehe” (mi iras) estas „ich ging” (mi iris), de „ich trinke” (mi trinkas) estas „ich trank” (mi trinkis). Sed miaj infanoj komence fojfoje parolis laŭ la modelo „ich gehte”, „ich trinkte”. Tio ne estas ĝusta, kvankam konforma al la regulo. En Esperanto, ilia laŭregula lingvouzo estus ĝusta.

3. Esperanto ne estas "fremda lingvo”

La dua punkto estas, ke Esperanto ne estas fremda lingvo. La interlingvisto Wim JANSEN skribis jene:

"Dank’ al la AAA-etikedo [pro travidebleco de la strukturo], ĉe multaj parolantoj observeblas (…) certa sentimenta aŭ eĉ afekcia ligo kun la lingvo, kiu estas eksterordinare malofta en la rilatoj, kiujn parolantoj kutime havas kun fremda, negepatra lingvo. La parolanto de Esperanto rapide hejmiĝas en la lingvostrukturo kaj sentas, ke rapide kreskas la memfido, kiu estas bezonata por aktive aliĝi al diskutadoj en internacia societo.” (Jansen 2010:31)

Tial Esperanto estas lingvo „malfremda”. Ĝi estas la lingvo de ĉiuj, kiuj ĝin lernas. Do, ankaŭ niaj lernantoj iĝos bazaj portantoj de la lingvo. La estonteco de la lingvo estos en la manoj de la lernantoj de la lingvo. Male, miaj lernantoj de la germana kutime ne estos rigardataj kiel bazaj portantoj de la germana lingvo. Ili simple lernas, kiel germanlingvanoj uzas la lingvon, sen mem iĝi ordinaraj membroj de la lingvokomunumo. La germana lingvo bone daŭros sen la lernantoj en diversaj partoj de la mondo. Sed Esperanto ne povas ekzisti sen novaj lernantoj, kiuj lernis kaj alproprigis la lingvon al si.

4. Esperanto ne estas (nur) "eŭropa lingvo”

Zamenhof fakte konceptis la lingvon jene:

„Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas el senŝanĝaj vortoj. Se vi prenos verkon skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (…), – li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo.”
(Unua Libro, Fundamenta Krestomatio, p.234)

Do, laŭ Zamenhof, Esperanto nur surface aspektas tiom eŭrope. Oni povas lerni Esperanton kiel iun eŭropan lingvon. Sed tio ne estas necesa. Kelkaj studoj pri la lingva karaktero de Esperanto ŝajnas subteni tiun vidpunkton. Mikael Parkvall komparis Esperanton kun aliaj lingvoj de la mondo kaj konstatis, ke laŭ surfaca rigardo al la vortoj, oni ofte pensas, ke Esperanto estas tre eŭropa lingvo. Fakte ĝi estas pli eŭropeca ol la subtenantoj ŝatus, sed malpli ol kritikantoj emas pensi (Parkvall 2010). Ofte kritikantoj vidas nur la surfacon kaj diras, ke Esperanto estas tiom eŭropa lingvo. Sed fakte ĝi ne estas tiom eŭropa, kiom ĝi ŝajnas.

Ankaŭ Ilona Koutny diris komparante Esperanton kun aliaj lingvoj, ke sub ekstera latinida formo kuŝas pli ĝenerala logika kaj tiel internacia strukturo (Koutny 2013, komparu ankaŭ Koutny [2017]).

El tiu konstato ni povas konkludi, ke ekzemple pri vortfarado ankaŭ neeŭroplingvanoj povus senti sin hejme en Esperanto. Bedaŭrinde la studo de Wim Jansen pri la evoluo de Esperanto kaj lernfacileco montras alian bildon. Li konstatis, ke eŭropaj Esperantouzantoj pli eŭropigis Esperanton ol ĝia origina desegno. Do komence Esperanto havis multajn eblojn evolui, sed fakte ĝi evoluis al iu speciala direkto kaj tiu direkto estis tre influita de eŭropanoj. Kaj ili ne komprenis la ‘flekseblan modelon’ de la Esperanta vortfarado kaj uzis Esperanton kvazaŭ sian gepatran lingvon. Tio igis la lingvon pli malfacile lernebla. Se tiu evoluo daŭras, post kelkdek jaroj ne plu eblos diveni la signifon de vortoj el bazaj radikoj.” (pri tia evoluo vidu Jansen 2013) Sed se tiu evoluo daŭras, Esperanto pli kaj pli similus al etna lingvo. Do Esperanto perdadas la plej bonajn ecojn kiel internacia lingvo. (Mal!)bona ekzemplo de facilanima intermikso inter eŭropdevena lingvo kaj Esperanto estas la aktuala Universala Kongreso en urbo nomata „Bonaero”. Kiam mi aŭdis, ke venonta UK okazos en Bonaero, mi pensis „Kia urbo tio estas? Kie troviĝas Bonaero?” Kaj poste mi eksciis, ke temas pri la konata ĉefurbo de Argentino. Mi tute ne sciis, ke Buenos Aires signifas bonan aeron. Do tio estas la eŭroplingva maniero, simple antaŭsupozi konon pri tiaj aferoj kaj tiamaniere traduki nomojn al Esperanto.

Sed ni imagu, kio okazus, se ĉiuj azianoj kaj aliaj neeŭroplingvanoj farus simile. Ekzemple, ĉu vi scias, ke en 2007 UK okazis en Horizontmarbordo? Tio estas la signifo de Jokohamo. La nuna ISOA okazas en Testudmonteto (Kameoka). Kaj hodiaŭ mi venis el la Orientĉefurbo (Tokio). Kaj ĉu vi konas la grandan ĉinan urbon Supermaro (Ŝanhajo)? Aŭ eble mi volas viziti la River-enon: Hanojo. Do, pli bone Buenos-Ajreso restu Buenos-Ajreso, eĉ se tiukaze iom pli longa ol „Bonaero”.

Ofta fenomeno estas la kutim-parolmanieroj, kiuj devenas de eŭropaj lingvoj. Do oni diras „De tempo al tempo”, kio spegulas la francan „de temps en temps”, anglan „from time to time” aŭ germanan „von Zeit zu Zeit” ktp. De tempo al tempo, kion signifas tio? Jam vi ĉiuj eble komprenas tion. Ni ja estas tiom influitaj de eŭropa pensmaniero. Sed tio ne estas logike komprenebla por japanlingvano (Kadoja 2011). Oni povus diri anstataŭe „fojfoje”, se uzi formon kompreneblan por japanlingvanoj.

5. Konkludo por instruistoj

Do, kion la supre menciitaj ecoj de Esperanto signifas por instruistoj de Esperanto? Unue, ni ne korektu lingvaĵon de lernanto nur pro tio, ke ĝi estas „nekutima”. Normale instruistoj de etnaj lingvoj estas tre korektemaj homoj, ĉu ne? Kiel instruisto de la germana, kiam studentoj uzas ian esprimon, kiu estas nekutima, strukturon kiun mi neniam vidis antaŭe, mi korektas tion pro tio, ke ĝi ne estas kutima. Sed en Esperanto ni ne korektu tiajn esprimojn nur pro tio, ke ni neniam vidis tiajn esprimojn. Ni devas lerni ne korekti ĉion al direkto de „kutima” lingvouzo. Ni lasu esprimojn, kiuj estas gramatike kaj semantike seneraraj kaj kompreneblaj, eĉ se nekutimaj. Ni ne forgesu, ke ni instruas ne ian etnan lingvon, sed Esperanton. En juĝejo oni diras, en dubo por akuzitoj. Se oni ne certas ĉu iu persono estas kulpa, oni ne rajtas kulpigi tiun. Kaj pri Esperanto ni povas diri, dubokaze favore al la lernanto.

Due, instruistoj de Esperanto havas specialan respondecon ne nur por la lernantoj, sed ankaŭ pri la evoluo de la lingvo. Konscio pri lingva kultivado aŭ lingva flegado devus esti parto de instruistaj kaj gvidantaj kapabloj. Esperantistoj ĝenerale kunkreas kaj kunevoluigas la lingvon, kaj precipe instruistoj, kiuj edukas estontajn uzantojn de Esperanto, havas tian respondecon pensi ne nur pri progreso de la unuopaj lernantoj, sed pri tio, kiamaniere la lingvo evoluos, por ke ankaŭ estontaj lernantoj povu senti sin hejme en la lingvo.

La konkludo de la tria aspekto por instruistoj estas, ke aparte orientaziaj instruistoj de Esperanto havas gravan rolon en Esperanto-komunumo kaj movado. Nome savi ĝian internaciecon por la estontaj generacioj. Bedaŭrinde tio estas tre malfacila por (hind)eŭroplingvanoj, ĉar la vorttrezoro kaj strukturo de Esperanto tro similas al ilia gepatra lingvo. Male, orientazianoj ĉiam havas tiom da malfacilaĵo pri la vortoj kaj pro tio povas pli konscie konduti pri ĝia uzado ol eŭropanoj.

Japana esperantisto ISIGA Osamu iam skribis: „ne hezitu uzi esprimojn komfortajn kaj facilajn por ni [orientuloj], kondiĉe ke tio ne detruas la Fundamenton de Esperanto kaj ne malebligas interkompreniĝon kun okcidentaj esperantistoj.” Laŭ Isiga, ĉe tia „orientismo” en Esperanto, eŭropanoj sentos pli da fremdeco kaj bezonos energion por akcepti tion, sed tiajn sentojn kaj penojn pli ol sufiĉe kompensas la gajnoj de japanaj kaj aliaj orientaj esperantistoj, por kiuj la lingvo iĝos pli intima kaj facila (vidu Kimura 2008).

En la japana Esperanta gazeto Revuo Orienta antaŭ kelkaj jaroj aperis raporto de Mirejo GROSJEAN, kiu vizitis Japanion. Ŝi prave rimarkis, ke japanoj diras tiajn frazojn kiel „En Niigata neĝo estas ĉu?” Kaj ŝi skribas: „Tute bona frazo klara kaj ĝusta. Tamen iom stranga pro la vortvico” (Revuo Orienta 2009.5, p.28). Sed ni povus repripensi la vicon ankaŭ de tiu komenta frazo. Pli taŭgus por Esperanto jena vico: „Iom stranga pro la vortvico. Tamen tute bona frazo klara kaj ankaŭ ĝusta”.

Notoj Mi kore dankas al Kawara Hiro pro helpo prepari la artikolon kaj István Ertl pro valoraj komentoj.

Fonto: (Internacia Pedagogia Revuo) IPR 17/1





04-06-2017 | Skribu vian komenton | Elŝutu la tekston | Revenu al la indekso


Nessun commento per questo articolo / Neniu komento por ĉi tiu artikolo

Scrivi il tuo commento / Skribu vian komenton

bl_form

Tutti i campi sono obbligatori / Ĉiuj kadroj estas devigaj

Nome e Cognome:

eMail:

Commento:

Per favore rispondi a questa domanda: / Bonvolu respondi la jenan demandon:

5 + 4 = ?

 

Piedo
top
Il Pensiero sociale