intestazione
Home page

Blogo

21 gennaio 2017 --- la 21-an de januaro 2017

Renato Corsetti

Se Esperanto ne estas facila kaj regula, ĉu ĝi estas ankoraŭ Esperanto?




Zamenhof planis lingvon facilan kaj regulan. Se oni komencas lerni ĝin, estas malfacile ne fin-lerni. Tial la lingvo trans-iris la tempon kaj la naciajn limojn. Post unu jar-cento daŭre oni lernas ĝin, kaj oni lernas ĝin nun-tempe en ĉiuj kontinentoj de la mondo.

--ooOoo--


Tamen la parolantaro de Esperanto estas ankoraŭ ne tre granda, kaj la lingvo estas ankoraŭ ne tute sekura kontraŭ homoj, kiuj volas tiri ĝin al unu flanko aŭ al la alia, kiuj esence volas igi ĝin tre pli simila al la grandaj lingvoj, la angla aŭ la franca. Tiuj homoj ne vere komprenas, kiel funkcias Esperanto.

Zamenhof klarigis tion tre bone en la Unua Libro de la lingvo Esperanto, kaj tiun klarigon oni poste kopiis ankaŭ en la libro Fundamenta krestomatio:

“Mi aranĝis plenan dis-membriĝon de la ideoj en mem-starajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro.”

Esence li volis diri: Atentu, Esperanto ne funkcias kiel la angla, la franca aŭ la latina. Ĝi estis al-glua lingvo, lingvo en kiu oni gluas la unuopajn vortojn unu al la alia por formi novajn vortojn. Do, “malsanulejo” ne estas simpla vorto, sed mem konsistas el pluraj vortoj; mal-, san-, ul-, ej- kaj -o, ali-vorte ĝi estas la loko (ejo) de homoj (uloj), kiuj ne estas sanaj (mal-sanaj).
Tia estas la normala maniero formi novajn vortojn en Esperanto.

Sed kiu hodiaŭ ankoraŭ legas la verkon Fundamenta krestomatio? Manke de tio kaj manke de legado de la Fundamento la lingvo komencis evolui al stranga direkto. Mi donos nur du ekzemplojn el longa vico (almenaŭ 150 paĝoj) de strangaj modernaĵoj:

kalorimetro por varmo-mezurilo
kalorimetrio por varmomezurado.

Nenie oni trovas la radikon “kalori-“ kun la signifo “varm-“, nenie oni trovas la radikon “metr-“ kun la signifo “mezur-“ kaj nenie oni trovas la sufikson “-i” kun la signifo “scienco”. Kaj tamen tiaj vortoj multiĝas pro la efiko de naciaj lingvoj. Se ni plu-faros tiel, baldaŭ Esperanto iĝos dialekto de la franca aŭ de la angla, dum laŭ la komenca ideo de Zamenhof ĝi devus esti al-glua lingvo simila al la turka aŭ la ĉina.

Malgranda grupo de esperantistoj laboras pri tiu problemo, kun la celo igi Esperanton vere tutmonda lingvo. Zamenhof en sia pola urbeto pro fakta situacio ne povis konsideri ĉiujn lingvojn de la mondo, sed devis limiĝi al la lingvoj, kiujn li konis.

En nia tempo per Interreto estas facile informiĝi tutmonde kiel oni diras la vortojn kalorimetro kaj kalorimetrio en la araba, la indonezia aŭ la ĉina. Tio estas io ebla kaj mi dirus, ke tio estas ankaŭ io necesa.





21-01-2017 | Skribu vian komenton | Revenu al la indekso


Nessun commento per questo articolo / Neniu komento por ĉi tiu artikolo

Scrivi il tuo commento / Skribu vian komenton

bl_form

Tutti i campi sono obbligatori / Ĉiuj kadroj estas devigaj

Nome e Cognome:

eMail:

Commento:

Per favore rispondi a questa domanda: / Bonvolu respondi la jenan demandon:

6 + 5 = ?

 

Piedo
top
Il Pensiero sociale