intestazione
Home page

Blogo

20 gennaio 2017 --- la 20-an de januaro 2017

Lu Wunsch-Rolshoven

La ideo de ununura dua internacia lingvo ŝajnas bona ideo. Kial do Esperanto maltrafis tiun celon?



Jen interesa demando.

Kaj jen la interesa respondo de Lu Wunsch-Rolshoven, kiu komenciĝas per aliaj demandoj.

- Ĉu vi konscias, ke la Esperanta Vikipedio havas pli da artikoloj ol la Dana aŭ la Hebrea?
- Ĉu vi konscias, ke Ĉinio ĉiutage publikigas enrete tagajn novaĵojn en Esperanto?
- Ĉu vi scias, ke Guglo ofertas tradukadojn en Esperanton?
- Ĉu vi scias, ke estas grupo da preskaŭ mil denaskaj esperantistoj, kiu daŭre pligrandiĝas?
- Ĉu vi scias, ke preskaŭ 35000 hungaraj homoj sukcese trapasis la Esperantan ekzamenon ekde la jaro 2001?

Mi opinas, ke Esperanto havas grandan sukceson ...

--ooOoo--


Sed la demando estas: kial Esperanto maltrafis sian celon iĝi ununura internacia dua lingvo?

- Unue: Ŝajnas, ke neniu lingvo iĝos la "ununura" internacia dua lingvo. Por internaciaj rilatoj homoj daŭre uzas aliajn lingvojn ol la anglan: la ĉinan ĉirkaŭ Ĉinio, la rusan en la antaŭa Soveta Unio, la hispanan kaj portugalan en Suda Ameriko, la araban en la Araba regiono ....
- Due: Ni devas kompreni, ke estas granda konkurado inter lingvoj: instruistoj, firmaoj, ŝtatoj parolantaj iun lingvon preferas pledi sian lingvon. La monsumoj elspezataj por reklamado de anglaj lingvokursoj kaj por antaŭenpuŝi la anglan kiel internacian lingvon estas ege pli grandaj ol tiuj por Esperanto ...
- Esperanto estis publike eldonata en la jaro 1887a. La tiama Eŭropa mondo (eble ankaŭ la scienca kaj industria mondo) havis kvar ĉefajn lingvajn regionojn - rusan, germanan, francan kaj anglan – ĉiuj el ili havanta preskaŭ 50 – 100 milionojn da parolantoj. Estis klare, ke neniu el tiuj lingvaj regionoj estis preta doni la unuan rolpozicion al alia lingvo ( kaj tiel doni grandajn avantaĝojn al la firmaoj kaj parolantoj de tiu lingvo). Jen do kial Zamenhof - kaj multaj aliaj kune kun li - pensis, ke neutrala lingvo estus bonega ideo. Ĉiuj devas fari paŝon por atingi komunan centron – kaj (preskaŭ) neniu rajtas havi apartan avantaĝon por tio.

Kaj fakte, Esperanto ĝuis bonan kreskadon ĝis la jaro 1933a kaj pli kaj pli da homoj lernis Esperanton. Poste okazis malpermesoj lerni Esperanton sub la reĝimoj de Hitler kaj Stalin, kaj ankaŭ en la Orienta Eŭropo, kaj Hispanio, Portugalo ...

Sed ekestis pli granda problemo: usonanoj plimultiĝis kaj en la jaro 1950a ili estis preskaŭ 150 milionoj (kaj la angloj preskaŭ 50 milionoj). La angla lingvo iĝis pli kaj pli alloga kaj havis grandan avantaĝon kontraŭ la franca kaj la germana: ĝiaj parolantoj kaj sciencistoj estis la trioblo – kvaroblo de tiuj parolantaj la francan aŭ germanan. Do multaj Eŭropaj ŝtatoj decidis ke la angla estu instruata en la lernejoj kiel unua fremda lingvo, por ke la studentoj kapablu legi anglajn tekstojn.

En la postaj jardekoj la problemo de komuna internacia lingvo ŝajnis do solvita: la Angla. Nur dum la lastaj du jardekoj pli kaj pli klare evidentiĝis, ke la angla estas la gepatra lingvo de la nuraj 5 procentoj kaj la dua fremda lingvo por preskaŭ 15 procentoj de la tuta homaro – kaj ke en la jaro 2050 estos multaj grandaj lingvaj regionoj, nome la angla, la ĉina, la hinda, la araba ...

Tiu evoluo favore de la angla igis multajn esperantistojn pensi, ke la batalo estas malvenkita; ankaŭ en la nuna tempo multaj homoj pensas, ke neniu plu parolas Esperanton ... Pripensu! Kiam ĉiuj ĉirkaŭ vi kredas tion, vi mem certe ne spertos la deziron lerni Esperanton – tio estas klara fakto. Tio estas la ĉefa kialo kiu nuntempe malebligas ke Esperanto disvastiĝu tiel rapide kiel ĝi povus.

Sed Esperanto malgajnis nur la unuan matĉon en la luktado por komuna internacia lingvo.
Intertempe Esperanto atingis la celon iĝi vere vivanta lingvo, kun parolantoj en pli ol 120 landoj, kun centoj da denaskuloj, kun preskaŭ dek mil libroj, kun kantoj kaj vikipedio, Facebook-o, radio-elsendoj ....

Hodiaŭ estas klare, ke Esperanto akiras pli kaj pli da parolantoj en la reto kaj , ke la uzkampoj plimultiĝas. Se vi parolas Esperanton, vi kapablos trovi amikojn parolantajn Esperante en preskaŭ ĉiuj landoj kien vi volas iri.



El la angla en Esperanton tradukis R. Franceschini





20-01-2017 | Skribu vian komenton | Revenu al la indekso


Nessun commento per questo articolo / Neniu komento por ĉi tiu artikolo

Scrivi il tuo commento / Skribu vian komenton

bl_form

Tutti i campi sono obbligatori / Ĉiuj kadroj estas devigaj

Nome e Cognome:

eMail:

Commento:

Per favore rispondi a questa domanda: / Bonvolu respondi la jenan demandon:

2 + 2 = ?

 

Piedo
top
Il Pensiero sociale