intestazione
Home page

Blogo

20 ottobre 2016 --- la 20-an de oktobro 2016

Paul Gubbins

KARA EŬROPO ...



Pasintan aŭguston forpasis Paul Gunbbins ĉefredaktoro de MONATO.

Jen lia lasta kontribuo, verkita tuj antaŭ lia morto, kvazaŭ testamente, pri la komuna Eŭropo, kiun li tiel forte alstrebis.

Lin rememorante, ni kortuŝaj ĝin publikigas.


--ooOoo--


KARA EUROPO...
Paul Gubbins

Kara Eŭropo... aŭ prefere, eble, Europa Unio ... ne kredu, mi petas, ke ni britoj vin malamas. Jes, tiel ŝajnas, post la referenduma decido de la brita popolo disigi de vi. Ofendite (tamen vi ne povas rezisti al iom da malica ĝojo), vi povas prave atentigi pri la 52 % da britaj voĉdonintoj, kiuj apogis apartigon.
Tamen bonvolu memori, kara Eŭropo, ke tio ne estas plimulto de la popolo. Volis resti 48 % de la voĉdonintoj ... kaj, malgraŭ tio, ke pli da homoj partoprenis en la referendumo ol dum naciaj elektoj, nur 73 % de la popolo fakte voĉdonis. Tio signifas, ke la fatala decido ĝisi, adiaŭi, restis en la manoj, au la balotiloj, de nur 37 % de la popolo.
Memorindas ankaŭ, ke la referendumo ne temis pri vi. Almenaŭ ne tute. Certe, sur la balotilo, nepris respondi, ĉu resti, ĉu ne resti. Sed efektive vi ludis nurfonan rolon, aparte en la du semajnoj antaŭ la referendumo. Pli gravis, laŭ opinio-sondoj, enmigrado, timoj pri (subtekste) Lebensraum, do pri vivo-spaco en landò argumenteble tro plenŝtopita por akcepti pliajn (ne-britajn) alvenantojn.
Do la popolo (mis)uzis vin, kun bedaŭrindaj sekvoj certe por ni, verŝajne ankaŭ por vi, por pugnobati politikan establon, kiu promesis limigi enmigradon, malsukcesis, kaj, pii funde, ĝin socie kaj ekonomie perfidas.
Krome britoj nur nebule komprenis, kial ili voĉdonis. La vesperon antaŭ la referendumo mi staris ĉe superbazara kaso. La kasistino, virino ĉ. 60-jaraĝa, demandis, kien mi metos mian morgaŭan balotilan krucon: ĉu por, ĉu kontraŭ. Mi diris, ke por, kaj demandis, kial ŝi volas scii. La kompatindulino diris, ke la referendumo-debato ŝin tiom perpleksigas, ke ŝi petas la opiniojn de klientoj por helpi al ŝi findecidi.
Imagu, semajnoj da debatado, da intervjuoj en radio kaj televido, da gazetaraj komentarioj, da oficialaj registaraj bultenoj dissenditaj al ĉiuj hejmoj, lasis ŝin perpleksa. Ne helpis mensogoj, ke ekzemple la pli ol 400 milionoj da eŭroj semajne senditaj al Bruseloj (en si mem troigo) estos direktataj al grincanta sanservo - promeso tuj post la referendumo neita.
Verŝajne mia amikino ĉe la superbazara kaso, kiel milionoj da aliaj perpleksitaj britoj, voĉdonis malpli kontraŭ vi, Eŭropo (kaj nun, laŭ opinio-sondoj, milionope bedaŭras), sed pli kontraŭ la politikistoj, kontraŭ la politika ordo, kiuj la popolon prifajfas.
Stagnas salajroj (sed male tiuj de bankistoj, kaj aliaj), fermiĝas bibliotekoj, naĝejoj, lokaj sociaj servoj, ŝanceliĝas la nacia sanservo (prò drasta registara ŝpar-reĝimo, kiu ne rekonas, ekzemple, ke popolo maljuniĝanta bezonos pli da subteno, ne malpli) ... kaj do, kiam viaj malamikoj sirenvoĉe avertis, ke aliĝos al vi Turkio (ĉu tion vi sciis, Europo?) kaj ke pli ol 70 milionoj da turkoj povos alveni al Britio, kaj forŝteli labor-lokojn, loĝejojn, kaj eĉ pli impliki la sanservon, panikiĝis la popolo.
Propekan kapron ĝi deziris, ion por kulpigi, por puni, pro socio ne fremde-brusele, sed hejme-londone rompita ... kaj tagon post tago preparis la buĉadon de la kapro la dekstrema, bulvarda gazetaro.
Do britoj, laŭ refrenaĵo (refrenezaĵo?) de la referendumo-kampanjo, „reprenis sian landon". Kien ili ĝin prenis, estas alia demando ... certe ne en la estontecon kaj provizore en politikan kaj financan ĥaoson. Evidentas samtempe nacio funde fendita inter breksiĝintoj kaj nebreksiĝintoj: Anglio kaj Kimrio kontraŭ Skotlando kaj Norda Irlando, kamparo kontraŭ urbo (kun kelkaj esceptoj), maljunuloj kontraŭ junuloj, baze edukitaj kontraŭ alte edukitaj homoj, eĉ familiano kontraŭ familiano.


Ni ambaŭ viktimiĝis, kara Eŭropo, vi kaj mi. Sed provu memori, dum britoj forflosos ne en sendependecon (ne eblas en la nuna mondo) tamen en izolitecon, ke plejparte ne kontraŭ vi ni voĉdonis, sed kontraŭ ni mem.
Kaj ke milionoj da britoj, aparte junaj, daŭre respektas la idealojn, sur kiuj vi staras, kaj, malgraŭ ĉio, volas ilin kune, amike, flegi kaj firmigi.


Sincere via,

Paul Gubbins
ĉefredaktoro de Monato

MONATO aŭgusto-septembro 2016





20-10-2016 | Skribu vian komenton | Revenu al la indekso


Nessun commento per questo articolo / Neniu komento por ĉi tiu artikolo

Scrivi il tuo commento / Skribu vian komenton

bl_form

Tutti i campi sono obbligatori / Ĉiuj kadroj estas devigaj

Nome e Cognome:

eMail:

Commento:

Per favore rispondi a questa domanda: / Bonvolu respondi la jenan demandon:

9 + 4 = ?

 

Piedo
top
Il Pensiero sociale