intestazione
BL Kursoj

Kafo








P - Saluton Helena!

H - Saluton Petro!

P - Saluton. Helena, diru al mi, kio estas sur la tablo?

H - Libro.

P - Ha, jes, sur la tablo estsa libro. Kaj kio estas sur la libro? Ĉu taso?

H - Jes, sur la libro estas taso.

P - Kaj diru al mi, kio estas en la taso?

H - Kafo. En la taso estas kafo.

P - Kafo en la taso ... ha, jes, nun mi vidas. La taso estas sur la libro. Kaj la libro estas sur la tablo. Ĉu la kafo estas por mi?

H - Ne, la kafo estas por mi.

P - Ho ... mi komprenas.

H - Ĉu plaĉus al vi kafo?

P - Nun vi komprenas. Jes, mi petas.

H - Ĉu kun lakto?

P - Jes, mi petas, kun lakto.

H - Kafo kun lakto. Ĉu kun sukero?

P - Ne, dankon, sen sukero.

H - Kafo kun lakto, sen sukero. Jen! Jen kafo por vi

P - Dankon, Helena

H - Ne dankinde, Petro ... ... ... Petro, kia estas la kafo?

P - Bona! La kafo estas bona.

H - Ĉu la kafo estas forta?

P - Jes, la kafo estas forta.

H - Ĉu varma?

P - Jes, la kafo estas varma.

H - Ĉu Petro estas kontenta? Ĉu vi estas kontenta?

P - Jes, mi estas kontenta.

(J.C.Wells -1974)


elŝuti Kafo.pdf-n

Piedo
top
Il Pensiero sociale